(Franca teksto kaj muziko Jamel Carroussi 1991
© 1991 BMG Music
Traduko Fabrice Morandeau)
(1)
Mi restis nur infano
Kreskinta ja tro haste
En mondo el supera plasto
Mi volas ree panjon
Ke ŝi rakontu por
Mi pri Ĵan kaj Tarzan
Pri kajtoj pri princin’ kaj ran’
Mi volas sunon en memor’
(rekantaĵo)
Mi volas sunon (...)
(2)
Mi volas transi l’ oceanojn
Kaj iĝi Montekristo
Je l’ lunohel’
Eskapi de l’ citadel’
Mi volas iĝi reĝ’ de l’ marĉoj
Eliiri mian kaĝon
Jen Avofrost’ por Cindrulin’
Sen baloŝuoj
(3)
Dancigi mian panjon
Je l’ klara son’ de l’ griloj
Retrovi ridon de infan’
Perditan en la kirl’
En la kirl’ de la viv’
Forgesiganta nin
Ke restis ni geknaboj
Malantaŭ niaj ŝirmoj
Mi volas sunon (...)
Nuuur sunon
© FAMo